Enkonduko

Kio estas Ergane?

Ergane estas tradukvortaro kiu uzas esperanton por traduki vortojn kaj mallongajn esprimojn de unu lingvo al alia. Ekzemple, se vi enigas la anglan vorton shoe kaj ordonas ke Ergane traduku ĝin al la nederlanda, la aplikaĵo unue serĉos la esperantan tradukon. La esperanto traduko ŝuo sekve estos uzata por trovi la nederlandan tradukon schoen.

Pro tio ke interlingvo estas uzata, estas neeviteble ke tradukoj kelkfoje ne estos tute ĝustaj. Se vi konstatas ke iu traduko estas neĝusta, vi povas raporti al ni la eraron per la sekvonta formularo:

Via retpoŝtadreso:
Via nomo:
Rimarkogoj: