Tradukado

Selekti font- kaj cellingvon

Kiam Ergane estas startanta la aplikaĵo fiksas por kiuj lingvoj vortardosieroj ĉeestas. La nomoj de tiuj ĉi lingvoj aperos en la listfakoj en la komencfenestro. La vortardosierojn vi devas instali aparte (en la saman dosierujon kiel en tiu Ergane estas instalita), escepte de la vortardosiero por esperanto, kiu kiel esenca parto de Ergane estas distribuata kune kun la aplikaĵo.

La fontlingvo estas la lingvo de kiu vi volas traduki, kaj la cellingvo estas la lingvo al kiu vi volas traduki. Vi ankaŭ povas selekti la saman lingvon kiel font- kaj cellingvon. Tiuokaze Ergane provos trovi sinonimojn por la "tradukendaj" vortoj.

Malfermi la tradukfenestron

En la komencfenestro troviĝas butono Tradukado por malfermi la ĉisube montratan tradukfenestron:

Vi povas selekti font- kaj cellingvon en la komencfenestro antaŭ ol vi malfermas la tradukfenestron. Tamen, kiel vi povas vidi en la supre staranta bildo, tio ankaŭ eblas en la tradukfenestro.

Stirklavoj

Per la retropaŝa klavo vi povas viŝi literojn maldekstre de la kursoro. Se vi volas viŝi la tutan vorton unufare, vi klakas sur la viŝklavo. Anstataŭ klaki sub la viŝklavo, vi ankaŭ povas viŝi la vorton en la eniga faku per selekti je Enigu en la menuo Redakti.

Enigi tradukendajn vortojn

Vortoj estas tradukitaj per tajpi ilin en la eniga fako kaj premi sub la enig-klavo aŭ per klaki sub la butono Traduku.

Ekzemple kun la nederlanda kiel font- kaj la angla kiel cellingvo, vi povus ricevi la sekvantan rezulton:

Verde la esperantaj vortoj estas montrataj kiuj estas trovitaj kiel interrezultoj de la tradukado. Malantaŭe staras ofte vortoj en la fontlingvo kiuj kiel la enigita vorto povas esti tradukata al la esperanta vorto sur tiu linio. En la montrata ekzemplo staras malantaŭ burĝono la vortoj knop kaj uitspruitsel. Do, ĉiu de la vortoj bot, knop kaj uitspruitsel estas laŭ Ergane ebla traduko de burĝono. Ofte tiuj vortoj estas sinonimoj de la enigita vorto, aŭ vortoj kun proksima signifo. Sub la esperantaj vortoj staras unu aŭ pluraj vortoj kiujn Ergane trovis kiel tradukojn en la cellingvo.

Per la dekstra strekmarkujo oni povas ŝalti aŭ malŝalti filtrilojn per kiuj Ergane pliigas la precizecon de tradukoj. Kiam en la sube montrata ekzemplo la filtriloj estas malŝatitaj, pliaj tradukoj de bot estos donataj. Ergane tiuokaze donos ĉiun eblan tradukon de la esperantaj vortoj sen zorgi pri la demando ĉu ili estas ankaŭ bonaj tradukoj de la vorto en la fontlingvo:

Vi povas ankaŭ enigi vortojn de en alia aplikaĵo, kondiĉe ke ĝi havas la eblon por kopii vortoj al la tondujo de Windows. Vi povas ekzemple selekti vorton en tekstprilaborilo kiel montrata en la sube staranta ekzemplo:

Se la strekmarkujo Kontrolu tondujo en Ergane estas markita, tuj post kiam vi kopiis la selektita vorto al la tondujo, tiu vorto estos aŭtomate tradukata:

Alternativaj literumoj

En la vortlistoj nur unu literumo estas uzata por ĉiu vorto, kaj tiu ĉiu literumo oni principe devas uzi por enigi tradukendan vorton. Tamen, la datumbazo enhavas listojn kun alternativaj literumoj, tiel ke eblas ke vorto estos tradukita, kvankam ĝi havas alian literumon en la vortlisto. Tiukaze la literumo de la enigita vorto estos aŭtomate ŝanĝita antaŭ ol ĝi estos tradukita.

Nome en la angla estas malfacile fiksi kiel oni devas skribi kunmetaĵon? Ekzemple, ĉu oni skribas je airconditioning, air-conditioningair conditioning? En Ergane tio ne estas problemo ĉar spacoj kaj kunigaj streketoj (kiel ĉiuj signoj kiuj ne estas literoj) ĉiam estas ignorataj je elserĉado de vorto.

Ankaŭ la diferenco inter majuskloj kaj minuskloj ne estas grava, se tiu ĉi diferenco ne estas akompanata de signifdiferenco. Tiu koncernas ekzemple la anglaj vortoj polish (poluri) kaj Polish (pola).

Signifo de diakritaj signoj

Diakritiaj signoj estas signoj kiuj oni aldonas al baza litero, kutime por indiki devian prononcon. La difino de baza litero estas lingvodependa. En la sveda ekzemple la ö esats baza litero, sed en la germana ĝi estas o kun diakrita signo.

Kiel je majuskloj kaj minuskloj la diferenco inter literoj kiuj nur diferencas per diakritaj signoj, estas negrava, se la diferenco ne estas akompanata kun signifdiferenco. La angla (origine franca) vorto café estas do enigebla kiel cafe. Ergane mem aldonos la supersignon. Se vi tamen volas ke la angla vorto resumé (resumo) estos tradukita, vi mem devos aldoni la supersignon, ĉar la vorto resume (resumi) ankaŭ ekzistas.

Vi devas konsideri ke estas lingvodependa ĉu io estas konsiderata kiel baza litero aŭ kiel litero kun diakrita signo. Ekzemple, vi povas enigi senprobleme la vorton ångström ("anstromo", malmoderna longecunuo en la fiziko, nomita je la sveda fizikisto Ångström) en la angla, sed en la sveda vi ne povas fari tion, ĉar en tiu lingvo kaj la å kaj la ö estas konsiderataj kiel bazaj literoj. Vi tamen jes povas enigi la svedan vorton idé (ideo) kiel je ide, ĉar la é estas jes rigardata en tiu lingvo kiel kombino de e kaj supreniranta supersigno, kaj la sveda vorto ide ne ekzistas.

En kelkaj lingvoj oni kutime nur uzas diakritajn signojn se ŝancon ekzistas ke alie oni povus erare interpreti vorton. Ekzemple, en la joruba oni povas prononci silabon je tri diferencaj tonoj. La tono oni povas indiki per supreniranta supersigno, malsupreniranta supersigno, aŭ manko de supersigno. Ĝenerale la konteksto sufiĉas por legantoj kiuj flue parolas la joruban, por fiksi la ĝustan tonon kaj kun ĝi la signifon de la vorto. Tial tonoj plurfoje ne estas indikataj. Sed por tiuj kiuj ne paroli la lingvon sufiĉe bone, tio malfaciligus tradukon de nekonata vorto per Ergane, tio estas, se la strekmarkujo "Ignoru diakritajn signoj" ne ekzistus por helpi vin.

Kiel ni rimarkis pli antaŭe, Ergane ignoras diakritajn signoj se la ĉeesto aŭ manko de diakritaj signoj estas grava por fiksi la signifon. Tamen, se la supre nomata strekmarkujo estas strekita, tiu limigo ne plu aplikiĝas. Se ni ekzemple tradukas la anglan resume kun tiu strekmarkujo strekita, tiam Ergane supozos ke vi volas traduki aŭ resumeresumé. La rezulto de tiu supozo estas ke la sekvontan fenestron estas montrata, en kiu la uzanto povas indiki ĉu li celas resumeresumé.

Enigi diakritikajn signojn

Granda nombro da signoj kun diakritaj signoj kiel supersignoj vi povas tajpi per tajpi unue la bazan signon (la signo sen diaktitika signo) kaj sekve aldoni la diakritan signon per stirklavokombinaĵo. La sekvantaj stirklavokombinaĵoj estas por tio disponeblaj:

Latina skribado
StirklavokombinaĵoNomoEkzemplo
CTRL-Asupreniranta supersignoá
CTRL-Bmalplilongiga supersignoă
CTRL-Ccirkumfleksoâ
CTRL-Dtremaoä
CTRL-Gmalsupreniranta supersignoà
CTRL-Llongiga supersignoā
CTRL-Oogonekoą
CTRL-Psupersigna punktoż
CTRL-Qhaĉekoč
CTRL-Rsupersigna ringoå
CTRL-Scedilo / subsigna komo (rumana)ç
CTRL-Ttildoã
CTRL-Usubsigna punkto
CTRL-Wduobla supreniranta supersignoő
CTRL-Ztrasigna strekoø

Greka skribado
StirklavokombinaĵoNomoEkzemplo
CTRL-Dtremaoϊ
CTRL-Ttonosoά

Cirila skribado
StirklavokombinaĵoNomoEkzemplo
CTRL-Bmalplilongiga supersignoй
CTRL-Dtremaoё

Kelkfoje necesas aldoni pli ol unu diakritan signon al baza signo. La greka litero joto ekzemple povas ricevi kaj tonoson kaj tremaon. Tiaokaze ne gravas laŭ kiu sinsekvo vi aldonas la diakritajn signojn.

La virtuala klavaro

Se vi klakas sur F8 aŭ selektas je Virtuala klavaro en la menuo Redakti, la virtualan klavaron aperas:

Kiam vi klakas sur signo de la virtuala klavaro, tiu signo estos aldonita al la teksto en la eniga fako en la tradukfenestro. Sur la virtuala klavaro staras la signoj de nur unu skribado. Kiu skribado tio estas, dependas je la selektita fontlingvo. Se tiu estas ekzemple la nederlanda, tiam ĝi estas la latina skribado.

Kopii kaj glui

Se vi premas sur la klavokombinaĵo CTRL-INSERT aŭ selektas je Kopiu en la menuo Redakti, la teksto en la eniga fako estos kopiita al la tondujo de Windows. Per la klavokombinaĵo SHIFT-INSERT aŭ per Gluu en la menuo Redakti vi povas kopii tekston de la tondujo al la eniga fako.