Komencado

La komencfenestro

Kiam Ergane estas startata la unuan fojon, fenestro aperas en kiu la teksto de la uzantlicenco estas montrata. Post kiam tiu ĉi fenestro estas fermita, la komencfenestro estas malfermata:

La komencfenestro enhavas nur unu butonon, per kiu la tradukfenestro estas malfermata. En Astraea kiu oferas pli multe da ebloj, tiu ĉi fenestro enhavas plurajn butonojn.

Selekti uzantlingvon

La uzantinterfaco de Ergane estas disponebla en kvar lingvoj: la nederlanda, la esperanta, la angla kaj la hispana (Tamen tiu ĉi kompendio estas nur disponebla en la unuaj tri lingvoj). La unuan fojon kiam vi uzos la aplikaĵon, la esperanto estos selektita kiel uzantlingvon. Vi povas selekti alian lingvon per malfermi la menuon Alĝustigoj. Post tiam vi malfermu la submenuon Uzantlingvo per kiu vi selektu la deziratan uzantlingvon, ekzemple la nederlanda:

Konfiguri la klavaron

Por skribi kelkajn lingvojn signoj estas necesaj por kiuj eble ne troviĝas klavoj sur via klavaro. Por solvi tiun problemon Ergane havas la eblon anstataŭigi je aliaj signoj la signojn kiujn la klavaro generas.

Por difini signojn kiuj devas esti anstataŭigataj, vi elektu je Klavaro de la menuo Alĝustigoj. Pro tio la klavara konfigurada fenestro estas malfermata:

La klavaron povas esti konfigurita po skribado. En Ergane 7.0 tio estas la latina, greka, cirila kaj taja skribado. Vi selektu alian skribadon per malfermi la menuon Skribado kaj klaku sur la nomo de skribadon, ekzemple de la greka:

Kiam vi muŝe klakas sur signo en la signa tabelo, tiu signo estos montrata en la klavara konfigurada fenestro kun sia kodnumero kaj nomo laŭ la unikoda normo. La sube staranta bildo montras la fenestron post kiam uzanto klakis sur la majuskla greka litero betao:

Vi vidas en tiu ĉi bildo ke antaŭdifina signo estas montrata, nome la latina majuskla litero B. Tio signifas ke tajpita B estas anstataŭigita persilente de majuskla betao.

Se vi mem volas difini konvertendan signon, vi devas tajpi tiun signon en la eniga fako kiu estas indikita per Antaŭdifina klavarsigno. Se vi ekzemple volas ke anstataŭ la B la V estas ŝanĝata al greka betao ĉar tio pli bona konformas al ĝia prononco en la moderna greka, vi enigu je V, post kio vi klaku sur la butono Stoku:

De tiu momento la V anstataŭ la B estos konvertata al betao. La antaŭdifina signo por la konvertado restas B, sed signo kiu estas difinita de uzanto havas prioritaton super antaŭdifina signo. Kiam vi volas ŝanĝi uzantdifinan signon, vi klaku denove sur tiu signo en la tabelo, pro kio la uzantdifina signo aperos en la eniga fako. Vi povas tiam anstataŭgi ĝin je alia signo kaj klaki sur Stoku.

Ne estas nepre necese difini konvertan signon por ĉiu signo kiun vi bezonas. Unue Ergane havas virtualan klavaron per kiu vi povas per muŝklako aldoni ĉiun deziratan signon al tekston. Due multaj diakritaj signoj (ekzemple supersignoj) povas esti aldonitaj al baza signo per stirklavokombinaĵo. Vi povas ekzemple fari je õ per premi sur CTRL-T post la o-klavaro. Granda nombro da stirklavokombinaĵoj estas difinita por aldoni diakritajn signojn.

Helpo

Per la elekto Uzantaj instrukcioj en la menu Helpo (aŭ per la klavo F1) vi povas starti la retfoliumilon kun la unua paĝo de tiu ĉi kompendio kiel komencpaĝo. Per la elekto Pri Ergane vi povas malfermi novan fenestron kun en ĝi la versiinformo de la aplikaĵo kaj ligo al la retejo de Majstro Aplikaĵoj:

En tiu ĉi fenestro troviĝas krom la butono Okej por fermi la fenestron, butono Licenco. Se vi klakas sur ĝi fenestro estos malfermata en kiu la licenco por Ergane estas montrata: